Ludu

La 728-a E_elsendo el la 16.02.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Meze de 2017 la pola Sejmo proklamis la 2018-an jaron kiel Jaron de Irena Sendlerowa. Ŝia 108-a naskiĝdatreveno pasis hieraŭ, en majo pasos la 10-a datreveno de ŝia morto. En nia felietono ni sekvas la biografion de ĉi tiu elstara polino, kiu dum la 2-a mondmilito savis preskaŭ 2500 judajn infanojn.
– En la komenca kulturkroniko ni informas pri la nova turisma sezono en Łańcut kaj pri la unua Chopin-konkurso, dum kiu junaj pianistoj el la tuta mondo rivalos ludante per historiaj, epokaj instrumentoj.
– E-komunuma temo rilatas al la nunjara Esperantologia Konferenco.
– Muzike akompanis nin Ĵele per la kanzono „Sezonoj” el la KD „En Esperantujo”.
– La interreta foto akompananta la programinformon prezentas foton de Irena Sendlerowa el 1944.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D