En lernejoj, en kiuj signifan elcenton de lernantoj konsistigas knabinoj, knaboj atingas pli bonajn lernorezultojn. Tio aparte rilatas al ilia kapablo legi. Informis pri tio la periodaĵo „School Effectiveness and School Improvement”. En la ekzamenado efektivigita i.a. de nederlandaj sciencistoj el la universitato en Utrecht partoprenis 200 mil 15-jaraĝuloj en la tuta mondo. Ili estis subigitaj al testo, kiu ekzamenis ilian legokapablon. Evidentiĝis, ke knaboj el lernejoj, en kiuj pli ol 60 procentojn de lernantoj konsistigis knabinoj estis akirantaj pli bonajn lernorezultojn. La antaŭaj ekzamenadoj sugestis, ke knaboj forte reagas je lernokondiĉoj. La ĝenerala lernoetoso aŭ pigrostimula atmosfero povas signife influi ilian rilaton al lernado. Pro la fakto, ke knabinojn karakterizas kutime bona koncentriĝo kaj ilia sukcesaspiro estas alte motivita, ilia ĉeesto povas pozitive influi kolegojn. Kiel asertas d-ino Margriet van Hek la problemo de malalta legokapablo de knaboj estas vaste konata, sed ne sufiĉe esplorita. La nunaj esploroj elmontris, ke tiu problemo intensiĝas, kiam lernantoj frekventas lernejojn, en kiuj dominas knaboj.
El la elsendo 09.01.2018. Legas Tomek – 1’24”
sc_tm_Lernantinoj_influas_lernosukcesojn_de_knaboj_01’24”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Lernantinoj influas lernosukcesojn de knaboj_0124