Ludu

La 723-a E_elsendo el la 30.01.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni interparolas kun konata pola jungeneracia esperantisto Lukis Żebrowski, TEJO-oficisto pri Afriko, eksa PEJ- kaj TEJO-prezidanto. Ne sole la movadaj aferoj estas la temo de nia interparolo, ankaŭ lia E-familio kaj mallonge lia interesa profesio.
– La komenca aktualaĵo rilatas al la amendo de la pola leĝo pri la Pola Instituto pri la Nacia Memoro rilate la punadon de historiaj mensogoj, i.a. kalumniaj vortumoj pri polaj koncentrejoj aŭ mortotendaroj, kiun amendon lastsabate atakis reprezentantoj de Israelo.
– La scienbultenaj temoj alportas informojn pri la duoblaj akvoturbuladoj en oceanoj kaj pri efiko de la korpremado de suĉinfanoj.
– Muzike ni memorigas la kanton „Intergenta am’” de Zhou Mack Mafuila el la KD „Originoj” eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto referencas al la sciencbultena informo pri la signifo kaj graveco de la korpremado de la suĉinfanoj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D