Ludu

La 719-a E_elsendo el la 16.01.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ en nia programo gastas Miguel Fernández, i.a. la prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA, kiun ni renkontis dum la varsovia Kulturlingva Festivalo organizita lige kun Zamenhof-Jaro. La renkontiĝo estis la okazo interparoli i.a. pri lia verkista/kantista laboro kaj pri la Belartaj Konkursoj de UEA.
El la varsovia programero „Mia liriko kaj la muziko” ni prezentas koncertajn surbendigojn de du kantoj en lia plenumo „Hedero” kaj „Horloĝo”. Fine de la elsendo ni memorigas la informon pri la nunujara eldono de Belartaj Konkursoj de UEA.
– La komencaj aktualaĵoj koncernas establon de esplorinstituto pri polaj medikamentoj, kio ĝiscele certigos pli da polaj medikamentoj sur la pola merkato. Pollando sisteme grandigas sian helpon por viktimoj de konfliktoj en la Proksima Oriento. Kun tio ligiĝas ankaŭ la lastdimanĉe solenata Internacia Tago de Migranto kaj Rifuĝinto. Tiuj temoj speguliĝas en du laŭvicaj aktualaĵoj.
– Nia sciencbultena temo estas dediĉita al la demando ĉu doloro estas iluzio kaj al ĉi-rilataj esploroj de polaj sciencistoj en Krakovo.
– La interreta foto akompananta la programinformon referencas al la kampanjo de Caritas Polska „Familio al familio”, pri helpo donata al konkretaj familioj suferantaj pro la konflikto en la Proksima Oriento.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D