Ludu

La 718-a E_elsendo el la 12.01.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Ĉi-vendrede ni proponas la unuan nunjare Trarigardon de la E-gazetaro (Esperantolehti – 05.2017; Norvega Esperantisto – 06/2017 kaj La Revuo Orienta – 12.2017);
– La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al nova akiraĵo de la Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko riĉiĝinta je portretoj de la urbofondintoj Jan Klemens kaj Izabela Branicki kaj al la varsovia ekspozicio prezentanta Trezoron de Peruo.
– Nia nunsemajna E-komunuma segmento riĉas je informoj pri SAT-kongreso (baldaŭa finiĝo de la unua favorpreza aliĝperiodo – http://www.satesperanto.org/spip.php?article3951), franca porjunulara poezikonkurso „Poezio tutlibera” nunjare malfermita ankaŭ por esperantistoj (www.poesie-en-liberte.fr) kaj Ora Insulo (la unua konkurso pri infanaj kantoj, pri kiu pliajn detalojn eblas ricevi ĉe orainsulo @ gmail.com).
– Muzike ni memorigas la malnovan kanton de JoMo pri Esperanto, kiu devenas el lia KD eldonita de Vinilkosmo „JoMo friponas”.
– La interreta foto akompananta la programinformon prezentas la portretojn de la urbofondintoj de Bjalistoko.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D