Ludu

La 717-a E_elsendo el la 09.01.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– La antaŭmikrofona gasto de nia marda programo estas fonetikisto profesoro Nicolaus Dols el la Balearaj Insuloj, lekcianto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Kun li ni interparolas pri lia fako, i.a. pri E-fonetiko, pri lia motivo aŭskulti la elsendojn de Pola RetRadio en Esperanto kaj lia poezia verkado. Dum la lasta eldono de Belartaj Konkursoj-2017 de UEA li akiris la unuan premion en la branĉo „poezio”.
– La komencaj aktualaĵoj liveras informojn pri pozitiva pritasko de la pasinta 2017 flanke de poloj, pri alta kvalito de pola ansera lanugo preferata de japanoj kaj pri interesa lingva eksperimento en Finnlando.
– La scienca bulteno proponas temojn ligitajn kun favora influo de knabinoj je lernorezultoj de knaboj kaj pri malsama reagado de viraj kaj virinaj cerboj je streso.
– La foto akompananta la programinformon prezentas polan anseran lanugon ŝatatan ankaŭ de eksterlandanoj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D