Ludu

La 716-a E_elsendo el la 05.01.2018 ĉe www.pola-retradio.org

– Nian hodiaŭan felietonon ni dediĉas al sep novaj polaj urboj sur la administracia mapo de la lando donante apartan atenton al tri el inter kvin, kiuj jam iam ilin havis, sed pro la historiaj eventoj tiun rangon perdis. Temas pri Józefów ĉe Vistulo, Łagów kaj Otyń.
– En la komenca kulturkroniko ni informas pri interesa ekspozicio en la varsovia Palaco sub Lada Tegmento pri riĉiĝinta kolekto de la Fondaĵo de Teresa Sahakian; pri nova sukcena artverko de pola artisto, Stelo de Bet Leĥem instalota morgaŭ en la Naskiĝgroto de Jesuo; pri la morgaŭa Epifanio kaj okazontaj lige kun ĝi – la jam 10-an fojon – Paradoj de la Tri Reĝoj, nunjare en 644 lokoj en Pollando kaj 16 ekster ĝiaj limoj.
– Fine ni proponas leterkestan renkontiĝon.
– Muzike akompanas nin polaj kristnaskaj kantoj lige kun la Epifanio en la plenumo de la koruso Hejnalo kaj Anna Osmakowicz. Ni prezentas krome unu plian varsovian kanton en E-vesto dank’ al Andrzej Tomecki kaj Andrzej Pettyn.
– La foto akompananta la programinformon prezentas epizodon el iu el la antaŭaj eldonoj de la evento Paradoj de la Tri Reĝoj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D