La ĉeesto de homo elvokas ĉe animaloj pli grandan streson, ol povas esti streso ligita kun la risko renkonti alian rabobeston. Konfirmis tion esploroj en ses arbaraj kompleksoj de la nordorienta Pollando, pri kio raportis “Behavioral Ecology”. Krom hufuloj estis ekzamenitaj lupoj kaj linkoj, kaj la ekzamenmaterialon konsistigis iliaj ekskrementoj. La analizo de iliaj provaĵoj ebligas krei ne nur klaran bildon pri la stato de la vivanta sur koncerna tereno populacio. Ĝi ankaŭ signalas ĉu la besto troviĝis en la stresa stato komprenata kiel fiziologia reago de organismo je malfavoraj vivkondiĉoj, kiel malsato, laco aŭ minaco. Nome en la stresa situacio la surrenaj glandoj de la organismo komencas produkti hormonojn, kies metabolaj produktoj konataj kiel FGM estas troveblaj en la ekskrementoj. La analizoj ĉe ĉiuj bestopopulacioj konfirmis, ke unuopaj grupoj de la bestoj estis elmetitaj je varia stresonivelo. Evidentiĝis krome, ke inter ĉiuj analizitaj faktoroj ligitaj kun streso (rabobestoj, medio, vivdenseco de la populacio, homo) la plej gravan influon havas la vaste komprenata ĉeesto de homo (la ĉasado, proksimeco de surkonstruitaj terenoj, denseco de trafikreto).
El la elsendo 12.12.2017. Legas Tomek – 1’29”