Ludu

La 710-a E_elsendo el la 15.12.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia tuta hodiaŭa E-elsendo grandparte ligiĝas kun la pasanta hodiaŭ Zamenhof-tago, lige kun la 158-a datreveno de la naskigiĝo de la lingvokreinto. La 15-a de decembro estas delonge solenata ankaŭ kiel Tago de la E-libro, en tiu kunteksto ni gastigas antaŭmikrofone nian koleginon, Krystyna Grochocka, la kreinton de la retejo de Esperanto Sumoo, iniciato de HORI Yasuo legigi E-literaturon (http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/).
– La komenca kulturaktualaĵo informas pri sabla kristnaska kripeto en Gdański-Oliwa, la verko de lokaj artistoj, kiu servos porokaze al la loka socio.
– En la E-komunuma parto ni memorigas la mesaĝon de UEA lige kun la nunjara Tago de la Homaj Rajtoj, sekve prezentante la porokazajn renkontojn lige kun Zamenhof-Tago ni informe raportas pri eventoj en Svislando (dank’ al Dieter Roke), Hispanio kaj Israelo.
– En nia hodiaŭa elsendo ni prezentas krome la 1-an parton de la artikolo de Nikola Rašić „Post cent jaroj: Zamenhof hodiaŭ” el la julia numero de gazeto de Kroata E-Ligo „Tempo”.
– Muzike ni memorigas la kantitan poezion de Julio Baghy en la plenumo de la ensemblo “Niaj Bardoj”.
– La programinforma foto rilatas al la 15-a de decembro kiel Tago de la E-libro.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D