Ludu

La 708-a E_elsendo el la 08.12.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia hodiaŭa felietono rilatas al la adventa prilumo de la varsoviaj stratoj inaŭgurota morgaŭ, t.e. la 9-an de decembro. Sed tiu evento estas samtempe la okazo diri kelkajn vortojn pri la ĝenerala prilumado de la pola ĉefurbo, kiu komenciĝis antaŭ 161 jaroj, kiam ekbrilis la unuaj 92 gaslanternoj. Ilin 50 jarojn poste komencis elpuŝi la elektraj lanternoj.
– Nia riĉa kulturkroniko informas pri la premiitoj de la instituto Polonicum, pri la 75-a eldono de konkurso por la plej belaj krakovaj kristnaskaj kripetoj kaj pri Wilanów-parko kaj -palaco lume rekreitaj.
– Bunta estas nia E-komunuma parto, en kiu ni informas pri Zamenhof-eventoj ligitaj kun Zamenhof-Jaro 2017 en Seulo, Parizo kaj kaj proksimiĝanta Zamenhof-tago en Bjalistoko.
– Fine ni proponas leterkestan programeron.
– La programinforma foto el interreto referencas al la ĵaŭda prezento de kristnaskaj kripoj en Krakovo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D