Ĉiam pli da informoj rilatas al la nedezirindaj sekvoj de la cezara sekco, ĉiam pli ofte aplikata, kelkfoje eldevigata de la naskantaj patrinoj. Lastatempe aperis informoj pri la interpendeco de la cezara sekco kaj obezeco, kiu povas rilati al la tiamaniere enmondiĝintaj infanoj. La usonaj esploroj okazigitaj ĉe musoj elmontris, ke la ronĝuloj naksiĝintaj sekve de la cezara sekco estis fariĝantaj pli pezaj ol musoj naskiĝintaj naturmaniere. Laŭ doktorino Maria Dominguez-Bello el la novjorka universitato la respondo, ĉu la mikrobiomo de la novnaskito influas la pli postan obezecoriskon estas ĉiam pli urĝa, ĉar en multaj mondopartoj la nasko sekve de cezara sekco estas praktiko elektebla de la virinoj, ne tute konsciaj pri ĝiaj konsekvencoj. Al la esploroj estis subigitaj 34 musoj naskiĝintaj sekve de la cezara sekco kaj 35 naskiĝintaj naturmaniere. Evidentiĝis, ke musoj enmondiĝintaj sekve de la cezara sekco post 15 semajnoj atingis pezon meze je 33 procentoj pli grandan ol de la musoj naskiĝintaj naturmaniere. Kaze de femaloj la pezo estis pli granda eĉ je 70 procentoj. Krom la korpopezo estis konstatitaj diferencoj en la konsisto de mikrobiomo. Kontraste al la natura maturiĝo de la mikrobiomo ĉe musoj naskiĝintaj senintervene ĉe la musoj naskiĝintaj sekve de la cezara sekco en la vivkomenco ĝi maturiĝadis tro rapide por poste halti. La cezara sekco senigis la imunosistemon de la ido je natura etapo, dum kiu la organismo produktas substancojn, kiuj kontraŭefikas troan dikiĝadon. Pri la afero informis “Science Advances”.
El la elsendo 14.11.2017. Legas Tomek – 1’53”
sc_tm_Netenditaj_ekvoj_de_cezara_sekco_01’53”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Netenditaj ekvoj de cezara sekco_0153