Ludu

La 697-a E_elsendo el la 31.10.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni denove proponas renkontiĝon kun la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. Ĉi-foje temas pri ĝia 60-a fragmento.
– La komencaj aktualaĵoj informas pri tre bonaj demografiaj donitaĵoj lastatempe notitaj en Pollando kaj pri la nova centro de la Varsovia Universitato dediĉita al esploroj kaj projektoj ligitaj kun la endanĝerigitaj lingvoj.
– Pri la saniga efiko de Tai Chi en la rekapabligado de malsanuloj suferintaj korproblemojn traktas nia sciencbultena temo.
– La interreta foto akompananta la programinformon prezentas bildon atestantan pri populariĝo de Tai Chi ankaŭ en Pollando.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D