Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 696-a E_elsendo el la 27.10.2017 ĉe www.pola-retradio.org
– Tradicie vendrede aŭdiĝas niaj Leterkestoj. Ĉi-semajne ni proponas tiuloke sondokumentan renkontiĝon – reference al la Seula UK – kun la malnova ĉina aŭskultantino de nia programo, Neĝeto. Ŝi rakontas pri tio, kiel gravis en ŝia e-ista vivo niaj elsendoj kaj pri sia nuna laboro.
– La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la daŭranta en Krakovo Internacia Librofoiro kaj al la pola animita filmo „Via Vincent”, kiu kun kvar aliaj filmoj estis nomumita por la Eŭropa Filmpremio
– Nia felietono pri koninda Pollado kondukas nin al la loko Wąchock kaj la tiea cisterciana klostro, unu el la plej gravaj objektoj ĉe la eŭropaj Cisterciana Itinero kaj Romia Itinero.
– Muzike ni memorigas fragmente la kanton „Bileto al la lun’” de Persone, kiu devenas el ĝia KD „Sed estas ne” eldonita de Vinilkosmo.
– La interreta foto akompananta la programinformon prezentas la polan aglon super la portalo en Wąchock.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Unu plia bonega programo. Ankaŭ mi tre scivolas pri la filmo Via Vincent.
Kaj kia ĉarma intervjuo kun Neĝeto! Kia bela elparolado! Ĉu ne eblos pliajn fojojn aŭskulti ŝin kaj ŝiajn spertojn kiel Esperantisto?
Dankon pro la tre bona programo kaj aparte pro la interesega interparolo kun Neĝeto! Ŝi atentokapte substrekas la gravecon de Esperanto ne nur kiel lingvon sed ankaŭ kiel inspirilon al internacieca sinteno. Samtempe ŝi demonstras la gravan rolon de Pola Radio kaj la nuna Pola Retradio en la disvastigo de la lingvo. Nur surprizis min, ke ŝi ne sciis pri viaj aktualaj elsendoj. Interese! Eble ni devos eltrovi pliajn manierojn atentigi pri Pola Retradio. Ĉiuokaze, estas bone, ke ŝi nun ekaŭskultos kaj espereble ankaŭ estonte aperos ĉe PRR! (Mi rimarkis aliloke en Interreto, ke ŝi ofte nomiĝas Neĝeta kaj SHI Xueqin en la ĉina.
La aliaj programeroj estis ankaŭ tre aŭskultindaj. Eble mi aldonu, ke mi kaj mia edzino planas tre baldaŭ vidi la filmon „Via Vincent”.