Ludu

La 692-a E_elsendo el la 13.10.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia hodiaŭa felietono pri Koninda Pollando ni parolas pri koralaj rifoj, la plej malnovaj en la monda historio, kiuj estis identigitaj en la plej malnova montoĉeno de la lando, la Sanktakruca Montaro (Góry Świętokrzyskie).
– La kulturkronikaj informoj koncernas kongreson de eksterlandaj historiistoj okupiĝantaj pri Pollando, la dumilionan objekton bitigitan en la Nacia Biblioteko POLONA kaj specialan salonon aranĝitan en la Vroclava Muzeo por eksponi la verkon de la 15-jarcenta oraĵumista arto, kiu estas la relikvujo de s-ta Dorotea. Ĝia foto akompanas nian programinformon.
– Fine ni proponas denove leterkestan renkontiĝon.
– Muzike akompanas nin fragmente la kanto de Sepa Asorti de ilia jutuba filmeto pri la 102-a UK en Seulo: https://www.youtube.com/watch?v=_ruFsJEFf7E&feature=youtu.be
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D