Ludu

La 683-a E_elsendo el la 12.09.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia marda programo ni prezentas la inaŭguran prelegon de profesoro Reinhard Fössmeier pri la historio de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino prezentitan lastlunde dum la solena komenciĝo de la 34-a Sanmarineca Universitata Studsesio en Varsovio.
– La aktualaĵoj rilatas al novaj sankcioj de Sekureckonsilantaro de UN kontraŭ la reĝimon en la Norda Koreio, al esploroj pri iuj aspektoj de la civila stato de la pola socio kaj pri deklaro de plimulto de eŭropuniaj civitanoj pluresti en la Unio.
– La sciencbultenaj temoj koncernas esplorojn pri dependeco inter lumo kaj la financaj decidoj kaj damaĝajn efikojn de sukersubstituaĵoj.
– En la elsendo audiĝas fragmente la kanzono „Lasu min fari la muzikon”, kiu devenas el la KD de Vinilkosmo „Afrika kompilo – Mayoma kun jOmO afrikumas”
– La foto ornamanta la programinformon ilustras la inaŭguron de la 34-a Sanmarineca Universitata Studsesio en Varsovio kaj prezentas prof-on Reinhard Fössmeier dum lia inaŭgura prelego pri la historio de AIS-San Marino.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D