Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 680-a E_elsendo el la 04.09.2017 ĉe www.pola-retradio.org
– Nia kroma lunda E-elsendo estas dediĉita tutece al la forpasinta fine de aŭgusto elstara E-poetino Marjorie Boulton kaj ŝia unua verko „Kontralte”. Kadre de ĝi vi trovas la arkivan elsendon de la E-Redakcio de Pola Radio el la 1960-a jaro dediĉitan al ĉi tiu verko, en kiu vi aŭdas la voĉojn de niaj karmemoraj kolegoj, geparolistoj de la landa programo kaj de la E-Redakcio de Pola Radio – Barbara Sokalówna kaj Piotr Rowiński.
– Nian elsendon ornamas la foto el la Interreto, prezentanta ĉi-foje junaĝan Marjorie Boulton.
– ATENTIGO: Nia sekva E-elsendo aŭdiĝos la plej proksiman merkredon.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
Kia belegaj voĉoj, kiaj sukaj komentoj kaj deklamoj! Ne senkaŭze la Pola (Ret)radio estas la plej prestiĝa elsendo en Esperanto. Ĝi havas plenan historion!
Mi proponas, ke de tempo al tempo oni reaŭdigu malnovajn sonregistraĵojn, kiel ĉi tiun.
Vere ĝuinda programo!