Ludu

La 668-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 18.07.2017:

– Nia nunsemajna literatura segmento enhavas la 58-an fragmenton de la romano de la pola Nobel-premiito, Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– Komence ni informas pri la vizito de la brita princa paro en Pollando, pri kelkaj aspektoj de migradlavango en Eŭropo i.a. reference al la pasintjara kunsido de Frontex en Varsovio, kaj pri enorma interesiĝo pri la norvega lingvo dum la studentigaj ekzamenoj en Adam Mickiewiz-Universitato en Poznano.
– La sciencbultena temo rilatas al tre interesa nova metodo de britaj sciencistoj produkti plaston. Ilia t.n. ekologia plasto taŭgas ankaŭ por medicinaj celoj.
– La akompananta la programinformon foto prezentas epizodon el la lunda vizito de la brita princa paro en Varsovio kaj renkontiĝo kun varsovianoj.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D