Ludu

La 667-a E_elsendo el la 14.07.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni prezentas felietonon en la kunligo de la pasonta morgaŭ 607-a datreveno de la venka batalo super teŭtonoj sur la kampoj de Grunwald, kiu de dekkelkaj jaroj venigas al Pollando kavalirojn el la tuta Eŭropo, kiuj komune rekreas ĉi tiun brilan venkon.
– Niaj kulturkronikaj informoj koncernas la serĉadon de mistera tunelo inter kastelo kaj preĝejo en la loko Pasłęk kaj ĉevalomnibusojn, kiuj somere trafikas tra la Malnovurba Kvartalo en Varsovio.
– Nia E-komunuma informo rilatas al partopreno de junaj esperantistoj en la evento Global Youth Ambassador en Londono, okazonta inter la 7-a kaj 11-a de aŭgusto. Pliajn informojn eblas peti per mesaĝo kun la eventonomo direktita al acharriere-heliko-jci.cc
– Fine ni proponas leterkestan renkontiĝon i.a. kun kelkaj indikoj pri la ĉeesto de nia redakcio en la 102-a UK en Seulo kaj proponataj renkontiĝoj kun ŝatantoj de nia redakcio dum la sabata Movada Foiro kaj kadre de la dimanĉa renkontiĝo de radioaŭskultantoj AERA.
– Por la hodiaŭa elsendo ni elektis la kanton de Kaj Tiel Plu „Brilas roso en mateno” el ilia KD „Plaĉas al mi” eldonita de Vinilkosmo en 2004.
– La akompananta nian programinformon interreta foto reference al la hodiaŭa felietono prezentas la pentraĵon de Jan Matejko „Batalo apud Grunwald” (15.07.1410)
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D