Ludu

La 660-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 20.06.2017:

– Nia nunsemajna, marda antaŭmikrofona gasto estas profesorino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la septembraj eventoj disvolviĝontaj ĉirkaŭ la solenontaj la 20-jariĝon Interlingvisitikaj Studoj. I.a. temas pri la 4-a Internacia Simpozio al kiu eblas aliĝi ĝis la 25-a de junio kaj komenciĝonta en septembro laŭvica 3-jara kursaro de Interlingvistikaj Studoj.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la lunda labora renkontiĝo de la ĉefministroj el la Grupo V4 kaj Benelukso en Varsovio, pri Klimata Konferenco okazonta nunjare en la pola Katowice kaj laboroj pri la nova rezolucio de la UN-Konsilio de la Homaj Rajtoj pri Familio.
– La scienca bulteno traktas novan inventaĵon el Pollando, kiu estas biomalkomponiĝanta pansaĵo kaj la dokumentitan pruvon, ke dependiĝemo estas heredata.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Aparte aŭdiĝas la antaŭmikrofona renkontiĝo kun nia redakcia gasto.
– „Laŭ Blua la Vojo” gvidas nin hodiaŭ kante Mélanie Prin. Temas pri la plej nova kanzono de Lorenzo Tomezzli kaj Gilbert Drigon (https://youtu.be/g0LytcoSKpE).
– La hodiaŭa grafikaĵo akompananta la programinformon rilatas al la lastlunda labora renkontiĝo de la ĉefministroj el la Grupo V4 kaj Benelukso.
–Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D