Ludu

La 659-a E_elsendo el la 16.06.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Post kelka paŭzo denove en nia elsendo aŭdiĝas Trarigardo de la E-Gazetaro, en kiu ni traktas la 99-an numeron de „Informilo por Interlingvistoj”, la aprilan kaj majan numerojn de la korea „La Lanterno Azia” kaj la majan kaj junian numerojn de „La Revuo Orienta” de Japana E-Instituto.
– Komence ni aludas al la lastĵaŭda solenado de la preskaŭ 700-jara festo de Dia Korpo kun buntaj procesioj kaj prezentas aktualaĵon pri manipulado per la parolado de la pola ĉefministro en Auschwitz en la Nacia Memortago pri la Viktimoj de la Germanaj, Naziaj Koncentrejoj kaj reagoj de judaj medioj. Plena teksto de la parolado: https://www.tvp.info/32830738/what-polish-prime-minister-beata-szydlo-really-said-zobacz-tekst-i-wideo-z-napisami-w-jezyku-angielskim
– En E-komunumaj informoj ni sciigas pri la madrida kolokvo pri novaj utopioj en kiu oni parolis ankaŭ pri Esperanto kaj pri septembra 4-a Interlingvistika Simpozio en Poznano.
– Muzike nin akompanas Grazia Barboni per fragmento de la kanto de André „Strat’ de l’kampo”.
– La foto akompananta nian programinformon devenas el la Interreto kaj prezentas buntan bildon de la festata lastĵaude en Łowicz Dia Korpo
– La aktualaĵo kaj kulturkronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Aparte aŭdiĝas Trarigardo de la E-Gazetaro.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D