Ludu

La 651-a E_elsendo el la 19.05.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia antaŭmikrofona gasto hodiaŭ estas la renkontita dum la aprila Malferma Tago en Roterdamo, Stela Besenyei-Merger, la redaktorino de la presita versio de la Pasporta Servo 2017.
– La komenca ampleksa kulturkroniko informs pri Festivalo de Wajda-filmoj en Novjorko, pri la 110-jariĝo de la varsovia Publika Biblioteko ĉe Koszykowa-strato kaj pri la unua monero el la serio de Konindaj Polaj Ekonomikiistoj dediĉita al Mikołaj Kopernik.
– La E-komunumaj informoj rilatas al la nova loko en Varsovio inspirita de E-ideoj – la klubokafejo LOKO. Ĝi troviĝas iom proksime al la malnova sidejo de Pola E-Asocio ĉe Nowy Świat-strato kaj tial ornamas ĝin varsovia kanto pri la ĉi-strata renkontiĝo. Ni prezentas krome la plej novan kanzonon de Mélanie Prin „Por vi Salta (baĉata ritmo)” de konata duopo Gilbert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli – https://www.youtube.com/watch?v=1JfINVbQFRw&feature=youtu.be.
– La foto akompananta nian programinformon devenas el vikipedio kaj prezentas la unuan moneron el la serio de Konindaj Polaj Ekonomikiistoj, Mikołaj Kopernik.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. Aparte aŭdiĝas ankaŭ interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D