Ludu

La 647-a E_elsendo el la 05.05.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– En nia nunsemajna vendreda programo ni gastigas Konstantan Kongresan Sekretarion, Clay Magelhães kuntekste kun la 102-a UK en Seulo, Koreio, al kiu aliĝis jam 1042 personoj el 61 landoj.
– La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la decidon pri tio, ke fama skulptaĵo de la pola skulptisto Mitoraj „Dedalo” restos en Pompejo, kaj revenigon al Pollando de fama pentraĵo ŝtelita dum la 2-a mondmilito.
– La E-komunuma informo rilatas al la daŭranta reta ekspozicio omaĝe al Ludoviko Zamenhof en la Bavara Ŝtata Biblioteko (https://www.bsb-muenchen.de/index.php?id=880) kaj al popularscienca konferenco en la Podlaĥia Biblioteko de Bialistoko „Esperanto. Ideo-la Lingvo-la Kreinto” okazonta la 12-an de majo 2017.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la koncerna rubriko de nia retejo. Aparte aŭdiĝas ankaŭ interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
– Hodiaŭ per siaj kantoj la elsendon riĉigas kantante la poemon de Ludoviko Zamenhof „Ho, mia kor’” József Dinnyés kaj ĴeLe, kiu plenumas sian kanton „Salut’ al vi amikoj”.
– La akompana al ĉi tiu programinformo foto prezentas la monumentecan skulptaĵon de Igor Mitoraj „Dedalo”, kiu por konstante restas en Pompejo, Italio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D