Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 647-a E_elsendo el la 05.05.2017 ĉe www.pola-retradio.org
– En nia nunsemajna vendreda programo ni gastigas Konstantan Kongresan Sekretarion, Clay Magelhães kuntekste kun la 102-a UK en Seulo, Koreio, al kiu aliĝis jam 1042 personoj el 61 landoj.
– La komencaj kulturkronikaj informoj koncernas la decidon pri tio, ke fama skulptaĵo de la pola skulptisto Mitoraj „Dedalo” restos en Pompejo, kaj revenigon al Pollando de fama pentraĵo ŝtelita dum la 2-a mondmilito.
– La E-komunuma informo rilatas al la daŭranta reta ekspozicio omaĝe al Ludoviko Zamenhof en la Bavara Ŝtata Biblioteko (https://www.bsb-muenchen.de/index.php?id=880) kaj al popularscienca konferenco en la Podlaĥia Biblioteko de Bialistoko „Esperanto. Ideo-la Lingvo-la Kreinto” okazonta la 12-an de majo 2017.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la koncerna rubriko de nia retejo. Aparte aŭdiĝas ankaŭ interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.
– Hodiaŭ per siaj kantoj la elsendon riĉigas kantante la poemon de Ludoviko Zamenhof „Ho, mia kor’” József Dinnyés kaj ĴeLe, kiu plenumas sian kanton „Salut’ al vi amikoj”.
– La akompana al ĉi tiu programinformo foto prezentas la monumentecan skulptaĵon de Igor Mitoraj „Dedalo”, kiu por konstante restas en Pompejo, Italio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D
En ĉi tiu programo ni trovas variajn kaj interesajn erojn, kiel ĉiam. Kaj kia ĉarma kanzono de ĴeLe!
La informoj pri la Universala Kongreso en Seulo estas bonaj. Ni, la kompatindaj NEĉeestontoj, esperas , ke la Pola Retradio abunde raportu, por ke ni ĝuu la eventon de malproksime…