Laŭvicaj 10 poloj estis postmorte honoritaj per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo atribuata de la jerusalema Instituto Yad Vashem pro helpo donata al judoj dum la 2-a mondmilito. Temas pri Florentyna Józefa Krzeszewski kaj ŝia filino Florentyna Danuta, Aniela kaj Roman Lipski, Zofia Modzelewska, Tadeusz Stępniewski, Natalia Tomczak, Helena kaj Bolesław Topolewski kaj ilia filino Antonina. La peton distingi koncernan personon povas direkti saviĝintoj aŭ iliaj parencoj. La distingo estas titolo honora kaj la distingitoj povas klopodi pri akiro de honora civitaneco de Israelo. Laŭ pritakso de historiistoj almenaŭ kelkcent mil poloj, same plenkreskuloj kiel ankaŭ infanoj diversmaniere donis dum la 2-a mondmilito helpon al judoj, pro kio minacis la mortopuno. La nombron de la savitaj judoj oni taksas je kelkdek mil. Poloj helpadis individue kaj kadre de la konspira agado en la strukturoj de la Pola Konspira Ŝtato, inkluzive de la Konsilio por Helpi Judojn „Żegota”. 6706 poloj ricevis la medalon Justulo inter la Nacioj de la Mondo.
El la elsendo 19.04.2017. Legas Krystyna – 1’25”