Ludu

La 645-a E_elsendo el la 27.04.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ ni proponas referenci al arkiva felietono, kiu kondukas nin tra la kuraclokoj de la sudokcidenta Pollando.
– La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la nova sezono en la relative nova turisma atrakciaĵo de Pollando, la varsovia Parko de Fontanoj, en kiu inaŭguro 2017 komenciĝos en la unuaj tagoj de majo. Eĉ ĝis septembro inkluzive en Lodzo eblas rigardi tre interesan ekspozicion pri batikoj el Javo, kiu funkcias en la tiea Muzeo de la Teksado.
– En la E-komunumaj informoj ni memorigas pri la Zamenhof-omaĝa konferenco en Varsovio kaj Zamenhof-omaĝa programo de la Malferma Tago en Roterdamo disvolviĝantaj ĉi-semajnfine, respektive sabate. Krome ni informas pri la Zamenhof-omaĝa evento okazinta en la ĉefurbo de Brazilo, en kunlaboro kun la pola ambasado. Ligante al „Libera Folio” ni liveras informojn pri la nuna stato de la apo „Amikumu”.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele aŭskulteblaj kaj legeblaj en la koncerna rubriko de nia retejo.
– Hodiaŭ per sia kanto akompanis nian programon Remigiusz Kossakowski, kiu plenumas la poemon de Ludoviko Zamenhof „Ho, mia kor’”, ni memorigas fragmente la kanzonon de Dirce Sales „Esperanto estas nun”.
– La akompana al ĉi tiu programinformo foto prezentas scenon el spektalo en la Parko de Fontanoj en Varsovio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D