Ludu

La 644-a E-elsendo el la 25.04.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– Hodiaŭ ni memorigas la februaron simpozion okazintan kadre de la februara Interlingvistika Sesio en Poznano dediĉitan al la temo „Lernanto en la lingvolerna procezo”. Ni prezentas la 2-an, samtempe la lastan parton de la prelego de Przemysław Grzybowski titolitan „Ankaŭ vi estas Fremdulo. Problemoj de interkultura edukado”.
– La komencaj aktualaĵoj referencas al la ĉeesto de Pollando dum la renoma Hanovra Foiro 2017; ni informas krome pri la interreta opinisondado de eŭropaj junuloj, kiuj deklaras sin en plimulto por naciaj ŝtatoj.
– La sciencbultenaj temoj rilatas al la serioza problemo en Pollando kaj entute en la nuntempa mondo – la obezeco;

Pri salubraj proprecoj de mielo oni scias ĝenerale, evidentiĝas ke mielo povas helpi koncerne generoproblemojn.
La aktualaĵoj kaj la scienbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. Muzike ni memorigis la malnovan varsovian kanton pri somera vidvo en la plenumo de aktoro kaj esperantisto, Andrzej Tomecki. Aldonendas, ke ĉiujn tekstojn de lia repertuaro tradukis en Esperanton Andrzej Pettyn.
La programinformon akompanas foto referencanta al la unua aktualaĵo, Pollando kiel la nunjara partnero de Hannover Messe 2017. Ĉefministro Beata Szydło kaj kanceliero Angela Merkel lastdimanĉe inaŭguras la Foiron.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D