Ludu

La 641-a E_elsendo el la 14.04.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Signifan parton de nia hodiaŭa elsendo, aŭdiĝanta en la tago de la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof, okupas ligitaj kun la datreveno kaj Zamenhof-Jaro informoj.
– Ni referencas – riĉe citante – al la 680-a numero de Gazetaraj Komunikoj, kiu hodiaŭ aperis sub la titolo „La vivoverko de Zamenhof daŭre inspiras, 100 jarojn post lia morto”.
– Ni prezentas fragmenton el la fino de la 21-a ĉapitro de la libro de Marjorie Boulton „Zamenhof – aŭtoro de Esperanto”. Ĝi estas dediĉita al la lastaj vivomomentoj de la lingvokreinto.
– Ni informas pri la plej proksimaj eventoj, kiuj okazas lige kun la datreveno kaj Zamenhof-Jaro en Berlino kaj Roterdamo. Zamenhof-omaĝo en Berlino okazos la plej proksiman semajnfinon inter la 21-a kaj la 23-a de aprilo 2017 (http://esperantoland.org/zo/). La Malferma Tago de la CO de UEA la 29-an de aprilo ankaŭ i.a. omaĝos la 100-an mortodatrevenon de Ludoviko Zamenhof.
– La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al la Paska Beethoven-Festivalo hodiaŭ finiĝanta en Varsovio kaj al la porokaza Paska prezento en la Filio de la Nacia Muzeo en Krakovo. Tiuj ĉi informoj estas paralele legeblaj kaj auskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.
– La akompana al ĉi tiu programinformo foto estis farita hodiaŭ antaŭtagmeze ĉe la tombo de Ludoviko Zamenhof en la Juda Tombejo en Varsovio.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D