Ludu

La 640-a E-elsendo el la 11.04.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– Lastvendrede (la 7-an de aprilo 2017), la pola Sejmo proklamis la omaĝrezolucion lige kun la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof emfazante rekonon por liaj atingaĵoj kaj meritoj kaj reliefigante lian kredon, ke la E-ideo fariĝos forto unuiganta ne sole esperantistojn, sed ĉiujn homojn. Tio estas nia ĉefaktualaĵo.
Ni informas krome pri la komenciĝontaj morgau oficialaj omaĝaj solenaĵoj lige kun Zamenhof-Jaro en Bjalistoko. Tiujn ĉi aktualaĵojn akompanas fragmente la poemo de Zamenhof „Ho, mia kor’” en la kantoformo en la plenumo de Neida Barros Reĝo.
– Per la sciencbultena temo ni referencas al la esploroj pri la fumado de la geapatroj, kiu povas kaŭzi genetikajn mutaciojn ligitajn kun aperonta ĉe iliaj infanoj akuta limfa leŭkemio, ALL.
– En la literatura segmento ni prezentas la 54-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de la pola Nobel-premiito, Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
La aktualaĵoj kaj la scienbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo. La informon akompanas foto de Ludoviko Zamenhof.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D