Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 638-a E-elsendo el la 04.04.2017 ĉe www.pola-retradio.org:
– Nia hodiaŭa antaŭmikrofona renkontiĝo kun Maciej Jaskot referencas al la 58-jariĝo de la unua profesia E-Redakcio en la historio de E-radiofonio, kreiĝinta en la strukturo de Pola Radio. Red. Maciej Jaskot venis al ĝi jam en ĝia lasta fazo, sojle de la transformiĝo de la publika programo al la podkasta Pola RetRadio. La akompana al ĉi tiu informo foto el 2006 prezentas de maldekstre la tiutempajn laborantojn kaj kunlaborantojn: Maciej Jaskot, Gabi Kosiarska, Barbara Pietrzak (la estro), Wojtek Usakiewicz, Milada Szwedo kaj Janusz Myzik.
– Komencaj aktualaĵoj koncernas rekordan nutraĵeksporton de Pollando en 2016 kaj agnoskon de la 650-jara kverko „Józef” – la Eŭropa Arbo 2017.
– La sciencbultena temo rilatas al la israelaj esploroj pri seriozaj sekvoj de manko de vitamino B1 (tiamino) ĉe suĉiinfanoj, kiuj estis nutritaj per lakto senigita de ĉi tiu vitamino kaj pri neceso de severa kontrolado de servataj al ili suplementoj de la patrina lakto.
– Muzike akompanas nin Feri Floro per la kanzono „Vent’ printempa”. Ni memorigas ankaŭ la komponaĵon dediĉitan al la E-Redakcio de Pola Radio, komponitan kaj kantitan de nia pola aŭskultanto Andrzej Bach.
La aktualaĵoj kaj la scienbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/watch?v=P5MKjj8Yp5s
Mi aldonas plej varmajn salutojn kaj bondezirojn al Pola Retradio! Gratulojn pro la grava datreveno kaj pro la daŭrigo de la Esperanto-tradicio de Pola Radio pere de la nuna Pola Retradio. Mi samtempe tre bedaŭras aŭdi pri la serioza sanproblemo de Andrzej Pettyn. Mi transsendas elkorajn salutojn al li kaj esperojn pri lia resaniĝo.
Cetere, la interparolo kun Maciej Jaskot estis bonega. Dankon kaj kroman gratulon al li pro lia samtaga naskiĝdatreveno la 4an de aprilo.
La aŭskultinda kanto komponita kaj kantita de Andrzej Bach bonvene konvenis por la 58-jariĝo de la E-programo de Pola Radio.
Mi esprimas miajn plej korajn salutojn al la laborgrupo de la Pola Retradio.Mi estis ankorau bubo, kiam la unua programo eksonis! Kai ghis nun vi ne perdis la elanon, la entuziasmon, la viglecon kaj la intereson! Vere gratulinde! Specialan komplimenton al la datrevenanto kaj (relative) nova parolisto Maciej.
Mian admiroplenan saluton al Andreo Pettyn, kun forta deziro, ke li tuj plene resanighu. Li estas tuta chapitro en la historio de la Esperantomovado!