Sciencistoj el la universitato en Oulu , Finnlando malkovris novan materialon, kiu kapablas ŝanĝi diversajn specojn de energio en elektron. Ĝi havas la formon de kristaloj de mineralo – perovskito. La nova materialo konata kiel KBNNO – tiu nomo deriviĝas de ĝia kemia formulo – povas transformi varmon, videblan lumon kaj premoŝanĝojn en elektron. Simile kiel aliaj kristaloj de perovskito KBNNO havas ferroelektrajn proprecojn. La materialo estas organizita kiel elektraj dipoloj, kiuj kondutas kvazaŭ magnetaj montriloj en la kompaso. Kiam ili moviĝas kreiĝas la elektra energio. La esploroj publikigitaj en “Applied Physics Letters” baziĝas sur pli fruaj studoj, kiuj elmontris, ke en la temperaturo de kelkcent gradoj sub la nulo KBNNO kreas elektron el la videbla lumo. La plej novaj esploroj estis okazigitaj en la ĉambra temperaturo. Sciencistoj esploris la kapablon de KBNNO ŝanĝi lumon en elektron kaj krome analizis kiel la materialo reagas kaze de ŝanĝiĝanta premo kaj temperaturo. KBNNO povos esti aplikebla en la industrio, se estos plibonigitaj kelkaj ĝiaj parametroj, i.a. por ŝargado de elektraj aranĝaĵoj el ekologiaj fontoj sen la neceso ligi ilin al kontaktingo. Ĝia prototipo povas kreiĝi venontjare.
El la elsendo 14.03.2017. Legas Tomek – 1’28”
sc_tm_Elektro el la lumo_01’28”