Ludu

La 633-a E_elsendo el la 17.03.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia hodiaŭa felietono pri Koninda Polo estas dediĉita al Henryk Arctowski, la mondfama esporinto de polusregionoj. Sekve de lia laboro kaj malkovroj 10 geografiaj formacioj kaj objekto sur Antarkto, Artiko kaj Spibergo portas lian nomon.
– En la komenca kulturtema kroniko ni informas pri la krucovojo, instalita en la minejo Bochnia kaj pri fama usona filmo baldaŭ prezentota en Pollando dediĉita al la familio Żabiński, kiu dum la 2-a mondmilito en sia vilao en la varsovia bestoĝardeno savis 300 judojn.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri la 19-a Alp-Adria Konferenco – http://www.esperanto.si/eo/venu-al-la19a-esperanto-konferenco-de-alp-adrio-en-brezice; pri ebleco anonci sian kontribuon al la Esperntologia Konferenco en Seulo kaj pri Inter-Fest en la kroata Bjelovar – http://www.esperanto-bjelovar.hr/festival/esperanto.html
– En la elsendo aŭdiĝas konata brazila kanto Maringá en la plenumo de Antonio João.
– La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
– La akompana al ĉi tiu programinformo foto (el la Interreto) prezentas la poŝtmarkon de la Pola Poŝto omaĝe al Henryk Arctowski.