La pola Sejmo amendis la punkodon, sekve de kio estos severigitaj punoj pro pezaj deliktoj kontraŭ la vivo, sano kaj libereco de la infanoj. Kiam la nova leĝo enviviĝos kiel delikton oni traktos ankaŭ la neinformon de la punorganoj pri delikto kontraŭ la infanoj. La leĝo estis proklamita dank’ al la kunlaboro de la Oficejo de la Aferprezentanto de la Infanaj Rajtoj kaj la Prezidenta Kancelario de Andrzej Duda, kiu estis la formala ideodoninto de la projekto. Rezulte de la amendo estas severigotaj punoj i.a.pro vundo, forkonduko de la infano, ĝia forlaso aŭ pro infankomerco.
El la elsendo 28.02.2017. Legas Tomek – 0’40”