Ludu

La 628-a E-elsendo el la 28.02.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– La literatura segmento de nia hodiaŭa elsendo enhavas la 52-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri amendo de la pola punkodo severiganta deliktojn kontraŭ la infanoj kaj pri la decido elkonstrui nova akvovojon tra la Vistula Remparego (la norda Pollando).
– Ĉiam pli da birdoj aŭgurantaj la printempon revenas al Pollando. Inter ili troviĝas la ruĝa milvo nestanta en la nordokcidenta kaj en la okcidenta Pollando. En la Lubuŝa Regiono tiu ĉi malmultombre vivanta ĉe ni birdo havas sian rifuĝejon.
La aktualaĵoj kaj la scienbultena temo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D.
La akompana al ĉi tiu informo foto prezentas la heroon de nia sciencbultena temo, t.e. la ruĝan milvon, kiu onidire apartenas al la plej belaj birdoj de Eŭropo. Ĝi devenas el la paĝo www.glosy-ptakow.pl