Ludu

La 625-a E_elsendo el la 17.02.2017 ĉe www.pola-retradio.org

– La 17-an de februaro pasas la 72-a naskiĝdatreveno de konata, renoma zamenhofologo kaj esperantologo, la mortinta pasintjare, Reinhard Haupenthal. Antaŭ nia mikrofono ni interparolas tiuokaze kun lia edzino Irmi Haupenthal pri la aktuale frontataj taskoj, pri iuj liaj faritaĵoj kaj planoj. Ni bedaŭras pro la ne tro bona teknika kvalito de la skajpa registro.
– La komenca kultura kroniko de nia 625-a elsendo alportas informojn pri laŭvica Grammy-premio por la nuntempa pola komponisto Krzysztof Penerecki kaj pri interesa ekspozicio en la krakova Nacia Muzeo, dediĉita al la japanaj lignogravuraĵoj kaj pentraĵoj „Onna – belo, forto, ekstazo”.
– En la E-komunuma segmento ni parolas pri planoj de Itala E-Federacio lige kun Zamenhof-Jaro 2017.
– La akompana foto ĉe la programinformo devenas el Ipernity kaj prezentas Reinhard Haupenthal dum la parolado en Bavara Ŝtata Biblioteko.
– La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo. En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas interparolo kun Irmi Haupenthal.
– Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en la jutubo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D