Ludu

La 622-a E-elsendo el la 07.02.2017 ĉe www.pola-retradio.org:

– Hodiaŭ ni invitas ĉiujn literaturamantojn sekvi la 51-an fragmenton de la romano de la pola Nobel-premiito Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– La komencaj aktualaĵoj rilatas al la marda vizito de la germana kanceliero Angela Merkel en Varsovio. Ni informas krome pri la ĵus komencinta funkcii Pola Agentejo por Investaĵoj kaj Komerco.
– La sciencbultenaj temoj rilatas al la revolucia metodo prilaborita de la polaj-nederlandaj sciencistoj ebliganta miloble pli rapide registri la informdonitaĵojn kaj al la duvalvulo macenaria macenaria, kiuj helpos sekvi la ŝanĝojn de la klimato.
La aktualaĵoj kaj la scienbultenaj temoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ en jutubo pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D.
La akompana al ĉi tiu informo foto devenas el la Interreto kaj prezentas la duvalvulon macenaria macenaria, pri kiu ni porolas en la scienca bulteno.