Sciencaj informoj

En 2017 komenciĝos esploroj en Solaris

Enretigita de: | Jan 10, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

En 2017 komenciĝos esploroj en Solaris,  la plej moderna sinkrotrono, unusola ĉi-speca aranĝaĵo en la Centra-Orienta Eŭropo, kiu troviĝas en Krakovo kaj apartenas al la Jagelona Universitato. Sinkrotrono, akcelilo de elektronoj,  Solaris troviĝanta en la konstruaĵo de la Nacia Centro de Sinkrotrona Radiado estis funkciigita en septembro 2015. Ekde tiam kolektivo de pli ol 40 personoj pretigas tiun lokon al laboro tiel, ke post kelkaj monatoj sciencistoj povu komenci unikajn mezuradojn el diversaj sciencbranĉoj: fiziko, kemio, medicino, geologio. La esploroj servos por prilaboro de novaj teknologie materialoj, ekzemple sunĉeloj, detektiloj. Por marto estis planita akcepto de esplorprojektoj kaj la unuaj sciencistoj komencos labori tie meze de 2017. Sinkrotrono kun la perimetro de 96 metroj troviĝas sub la kovraĵo el 180 betonaj platoj, kiuj pezas de tri ĝis kvin tunoj. Ili konsistigas radiologian barilon, kiu ebligas sekuran laboron. Sinkrotrono funkcianta tutdiurne, tagnokte ebligos esplorojn al dek kelkaj grupoj en la sama tempo. La krakova aranĝaĵo estas aktuale la plej moderna, sed ne la plej granda en la mondo. Ĝi estas la unusola sinkrotrono en la Centra-Orienta Eŭropo. Alia, simile moderna akcelilo funkcias en la laboratorio Max IV en la universitato de Lund. La tieaj sciencistoj helpis en la kreo de Solaris. La kosto de la kvinjaraj laboroj pri Solaris egalis al ĉ. 200 milionoj da zlotoj kaj devenis el la Eŭropa Unio. La tutjara funkciado de la Centro kostas 14 milionojn da zlotoj kaj estas financata el la ŝtata buĝeto. En la mondo funkcias ĉ. 60 sinkrotronoj, sed duono de ili estas malnoviĝinta. Ili troviĝas ĉefe en la Norda Ameriko, la Fora Oriento kaj la Okcidenta Eŭropo.

El la elsendo 10.01.2017. Legas Tomek – 2’05”

sc_tm_La pola sinkrotrono Solaris_02’05”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0522090

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj