Ludu

La 618-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 24.01.2017:

– Niaj komencaj aktualaĵoj rilatas al rekonstrupaŝoj de la pola ŝipkonstrua industrio, al la plebiscito por verko legota dum la Tago de la Nacia Legado 2017 kaj al konferenco de oftalmologoj kaj specialistoj pri vidproblemoj, kiu okazis lastlunde en Varsovio sub la temo „Sano en la ĉefa rolo. La 2017-a – la Zamenhofjaro. Kion vidis Zamenhof?”. La rilata foto troviĝas en la rubriko „Fotogalerio”.
– La scienca bulteno traktas la esplorojn pri cerbofunkciado de unu- kaj dulingvuloj kaj pri personoj, kiuj estas dotitaj per la kapablo havi konsciajn sonĝojn.
– Nia sonsceno prezentas fragmenton de la prelego de Vera Barandovska-Frank pri >slava reciprokeco< farita dum la lingvopolitika konferenco de la landoj V4+: “Perspektivoj de lingva komunikado en EU”.
– Muzike akompanas nin Maragan’ per fragmento de la kanto „Speguloj” el la KD „Kiu semas venton”.
– Aktualaĵoj kaj sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
Nia elsendo estas aŭskultebla ankaŭ pere de: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. La akompana al ĉi tiu informo foto devenanta el la Interreto prezentas la polan prezidentan paron dum la tago de la Nacia Legado.