Sciencaj informoj

Avantaĝoj de konsciaj sonĝoj

Enretigita de: | Jan 24, 2017 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Nur malmultaj personoj havas la tiel nomatajn konsciajn sonĝojn. Dum ili la dormantaj personoj konscias, ke bildoj kreataj de ŝia/lia cerbo ne estas realo. Dank’ al tio ili povas en maniero preskaŭ laŭplaĉa gvidi eventojn vidatajn en la sonĝo kaj krei la nerealan spacon. Sciencistoj el Britio faris eksperimentojn kun personoj, kiuj estis dotitaj de ĉi tiu kapablo. Evidentiĝis, ke ili en iugrado superas homojn, kiuj ne kontrolas siajn sonĝojn. Sciencistoj el  Lincoln-Universitato en Britio dum unu monato ekzamenis grupon de 68 personoj en la aĝo de 18-25 jaroj. Parto de ili spertis la konsciajn sonĝojn dum la aliaj dormis normale. Evidentiĝis, ke homoj havantaj konsciajn sonĝojn manifestis pli grandan facilon solvi problemojn en la reala vivo. Partoprenantoj de la eksperimento estis ricevantaj sekvencojn de tri vortoj, kiujn ligis laŭvica vorto. Ilia tasko estis trovi vorton-ŝlosilon. Homoj, kiuj spertis konsciajn sonĝojn havis je 25 procentoj pli bononajn rezultojn ol la ceteraj membroj de la grupo. Kiel konkludis doktoro Patrick Bourke, kiu gvidis la eksperimenton, homoj, kiuj havas konsciajn sonĝojn povas en maniero multe pli natura fronti la problemon el alia perspektivo kaj trovi alian vojon por ĝin solvi. Onidire eblas tiun kapablon sonĝi konscie ellerni.

El la elsendo 24.01.2017. Legas Tomek – 1’36”

sc_tm_Avantagoj havi konsciajn songojn_01’36”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0521292

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj