Ludu

La 611-a E-elsendo el la 30.12.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

Kolekto de la Fondaĵo de Czartoryski-princo

– La elsendon komencas riĉa kultura kroniko, en kiu ni informas pri la jubileaj solenaĵoj en Filharmonio de Szczecin lige kun la 140-a naskiĝdatreveno de ĝia patrono, Mieczysław Karłowicz; pri la aĉeto fare de la ŝtato de la nepritakseble valora kolekto de la Fondaĵo de Czartoryski-princoj riĉigonta la Nacian Muzeon en Krakovo kaj pri ekspozicio de ĉina pentristo Yang Shuanglin en Vroclavo;
– Laŭ la informoj de GK-oj de UEA ni informas pri la serĉado de kandidatoj por la nova redaktoro de la revuo Esperanto. Komence de la elsendo ni memorigas pri la finiĝonta morgaŭ unua favorpreza aliĝkotizo al la 102-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo, Koreio.
– En la fino ni proponas leterkestan renkontiĝon.
– Muzike aŭdiĝas fragmento el Episode at a Masquerade Op. 41 de Mieczysław Karłowicz. Ni prezentas krome Esperantan Sambon de Dino Boladao el Brazilo „Omaĝo Zamenhof”.
– La akompana foto al la informo pri la elsendo koncernas kolekton de la Fondaĵo de Czartoryski-princoj, kiun aĉetis la pola ŝtato. La kulturkronikaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncerna rubriko de nia paĝo.