Sciencaj informoj

Laŭreatoj de la Pola-Usona Scienca Premio

Enretigita de: | Nov 11, 2016 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Profesoroj Ryszard Kierzek el Pollando kaj Douglas H. Turner el Usono, esploristoj de RNA estis distingitaj per la Pola-Usona Scienca Premio. Atribuis ĝin la duan fojon Fondaĵo por la Pola Scienco kaj la plej granda sciencista societo American Association for the Advancement of Science (AAAS). Profesoro Ryszard Kierzek kaj Douglas Turner estis distingitaj pro la esplorado de termodinamikaj, biologiaj kaj strukturaj proprecoj de ribonukleata acido  kaj ĝia kemia sintezo. Dank’ al la rezultoj de iliaj esploroj fariĝis ebla antaŭvidado de la la strukturo de ajna RNA baze de ĝia sekvencostrukturo. Iliaj esploroj ebligis ankaŭ difini la termodinamikajn regulojn de RNA-faldado. Nun ĉi tiu metodo estas aplikata de plimulto de grupoj okupiĝantaj pri RNA. Profesoro Kierzek estras la Subinstituton pri Kemio kaj Struktura Biologio de Nukleataj Acidoj en la Instituto de Bioorganika Kemio de la Pola Sciencakademio en Poznano kaj aplikas siajn konojn pri RNA rilate homajn malsanojn. Plurfoje li vizitis Usonon kiel gastprofesoro. Li publikigis pli ol 150 disertaĵojn cititajn ĉirkaŭ 6 mil fojojn.  Prof. Douglas H. Turner ligita kun la Kemia Fakultato de Rochester-universitato estas internacia eksperto pri la biofiziko de RNA. Li publikigis pli ol 230 disertaĵojn cititajn pli ol 15 mil fojojn. La premio celas ne sole distingi konkretajn sciencistojn kaj iliajn atingaĵojn, sed ankaŭ inspiri al internacia kunlaboro, kiel la plej bona rimedo por progreso en diversaj sciencbranĉoj.

El la elsendo 30.11.2016. Legas Tomek – 1’47”

sc_tm_premio_por_la_pola_kaj_usona_esploristoj_de_rna_047-mp3-filename-utf-8sc_tm_premio-por-la-pola-kaj-usona-esploristoj-de-rna_0%2747%27%27

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0525652

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj