La 15-an de novembro 2016 pasas la 100-a mortodatreveno de Henryk Sienkiwicz, unu el la plej elstaraj kaj popularaj polaj verkistoj, laŭreato de literatura Nobel-premio. Lige kun ĉi tiu datrevenno kaj la pasinta en majo 170-a naskiĝdatreveno li estis deklarita kiel unu el la patronoj de la 2016-a jaro. Kadre de la Jaro okazis kaj okazas multaj ekspozicioj, konferencoj, porokazaj eventoj omaĝantaj la verkiston, kiu pere de sia verkista, publica kreado kaj socia agado estis vekanta la nacian konscion, instruis esti fiera pri poleco kaj kapabla al sinoferoj por la patrolando. La lastaj eventoj lige kun Henryk Sienkiewicz okazis dum la Festo de Sendependeco (la 11-an de novembro) organizitaj de la varsovia Muzeo de Historio de Pollando. Temis i.a. pri urba ludo, historia promeno kaj la inaŭgurita en la salono Kordegarda ekspozicio de historiaj memoraĵoj kolektitaj por la kreiĝanta konstanta ekspozicio de la muzeo. La historia ludo ligiĝis kun la varsoviaj adresoj de Henryk Sienkiewicz. Nome ekde kiam li kiel la 12-jarulo la unuan fojon venis al Varsovio ĝi fariĝis lia hejmurbo, al kiu li ĉiam estis revenanta kaj kies bildon li eternigis en siaj libroj.
El la elsendo 15.11.2016. Legas Milada – 1’45”