Ludu

La 590-a E-elsendo el la 14.10.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– Nia nunsemajna felietono estas dediĉita al la silueto de koninda polo, ĵus forpasinta elstara pola filmreĝisoro, Andrzej Wajda.
– Hodiaŭ en Pollando ni festas Tagon de instruisto. Ni ne nur gratulas al ĉiuj E-instruistoj kaj instruantoj, aldonante la kanzonon de JoMo „Lernu nun”, sed ankaŭ tiuokaze elektis koncernajn informojn en nia E-komunuma segmento. Ni informas pri E-eldonaĵoj, unuavice novaj versioj de „Esperanto laŭ la Zagreba metodo” (learn.esperanto.com) kaj du novaj plurlingvaj eldonaĵoj de la Eldonejo Eva de A. Iannacone (amerigoiannacone@gmail.com; edizionieva@edizionieva.com). Ni informas aldone pri la aŭtuna Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. En Brazilo Tago de Instruisto okazis la 5-an de oktobro. Informis pri tio LBV rekomendante rilatan artikolon ĉe: https://goo.gl/7AfP7.
– Niaj kulturkronikaj informoj rilatas al interesaj ekspozicioj en Varsovio: en la Muzeo de Azio kaj Pacifiko, kie estis kreita sonosfero kaj en la Nacia Muzeo, kiu gastigas ekpsonaĵojn el la pekina Nacia Muzeo „Vivo ene de Belo”.
La kulturkronikaj informoj kaj la felietono estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.