Ludu

La 588-a E-elsendo el la 07.10.2016 ĉe www.pola-retradio.org:

– En nia hodiaŭa E-elsendo ni gastigas junan polan gimnazianinon Dominika Krajniewska, kiu rakontas pri sia volontulado dum la juliaj Mondaj Tagoj de Junularo, kiuj disvolviĝis en unuopaj diocezoj kaj sekve en Krakovo.
– Komence ni aludas al la sezonaj fenomenoj, kiel la aŭtunaj kunflugoj de gruoj en la Nacia Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” en la okcidento de Pollando
– Nia kulturkronika informo rilatas al murpentraĵoj, la t.n. muraloj en Bjalistoko el inter kiuj tiu de „Knabino kun akvoverŝilo” ricevis apartan protekton.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri la Jubileaj 40-aj Preĝotagoj de polaj esperantistoj en Częstochowa kaj pri la E-eventoj okazontaj fine de oktobro. Temas pri la 6-a Festivalo de Pupoj el Japanio, Andaluzia E-kongreso kaj Internaciisma Renkontiĝo en Figueres, Katalonio.
Muzike akompanas nin Grazia Barboni per la kanto „La kanto de perdita amo” el ŝia KD „Grazia kantas De Andrè”.
La kulturkronikaj informoj kaj la interparolo kun Dominika Krajniewska estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.