Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 588-a E-elsendo el la 07.10.2016 ĉe www.pola-retradio.org:
– En nia hodiaŭa E-elsendo ni gastigas junan polan gimnazianinon Dominika Krajniewska, kiu rakontas pri sia volontulado dum la juliaj Mondaj Tagoj de Junularo, kiuj disvolviĝis en unuopaj diocezoj kaj sekve en Krakovo.
– Komence ni aludas al la sezonaj fenomenoj, kiel la aŭtunaj kunflugoj de gruoj en la Nacia Parko „Riverbuŝo de Warta-rivero” en la okcidento de Pollando
– Nia kulturkronika informo rilatas al murpentraĵoj, la t.n. muraloj en Bjalistoko el inter kiuj tiu de „Knabino kun akvoverŝilo” ricevis apartan protekton.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri la Jubileaj 40-aj Preĝotagoj de polaj esperantistoj en Częstochowa kaj pri la E-eventoj okazontaj fine de oktobro. Temas pri la 6-a Festivalo de Pupoj el Japanio, Andaluzia E-kongreso kaj Internaciisma Renkontiĝo en Figueres, Katalonio.
Muzike akompanas nin Grazia Barboni per la kanto „La kanto de perdita amo” el ŝia KD „Grazia kantas De Andrè”.
La kulturkronikaj informoj kaj la interparolo kun Dominika Krajniewska estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.
Dankon al Marta kaj al vi ĉiuj!
Nedankinde Tobiasz!
De longe mi ne aŭskultis vian elsendon, tamen hodiaŭ bonŝance mi faris tion, kaj denove ĝi tre plaĉis al mi. Aparte mi ŝatis la krion de la gruoj, kiuj nun mankas al mi, ĉar mi translokiĝis al loko, kie ne plu aŭdiĝas miaj belaj birdoj. Plaĉis al mi ankaŭ la intervjuo kun Dominika. Tia bela, flua elparolado- tio donas al mi esperon por nia lingvo. Dankon ankaŭ pro la agrabla finmuziko.
Kompreneble dankon al la tuta teamo !
El Britio.
Jens
Ho, jest Dominika vere bele, flue kaj interese parolis! Brave 🙂
Tre interesa elsendo kiel kutime! Apartan dankon por informon pri Esperantaj Pregxtagoj en Częstochowa! 🙂