Ludu

La 578-a E-elsendo el la 02.09.2016

– La vendredan elsendon inaŭguras datrevena informo pri la 36-a datreveno de la kreiĝo de Solidareco en Pollando, la unua sendependa de komunistoj sindikato, kiu fariĝinte grava politika forto spronis ŝanĝojn ne sole en Pollando, sed en la tuta Eŭropo. Pri la 77-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito per la agreso de Germanio kontraŭ Pollandon.
– Kadre de la kulturkronika segmento ni notas i.a. Oran Leonon por Jerzy Skolimowski dum la Venecia Filmfestivalo pro la tuto de lia krea laboro kaj ni informas aparte pri la komenciĝanta en Varsovio 2-a Festivalo de Barokaj Operoj.
– La E-segmento de nia vendreda programo alportas tristan informon pri la forpaso de prof. Reinhard Selten, eminenta sciencisto, Nobel-premiito 1994 (ricevita kun du aliaj sciencistoj) pro ludoteorio, esperantisto ekde junulaj jaroj, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.
– Reference al la kongresaj tagoj en Nitro ni prezentas interparolon de Maciej Jaskot kun Anna Strigonowa pri ŝiaj prifabelaj interesiĝoj antaŭ la Aŭtora Duonhoro en la kongresa Libroservo.
– Fine aŭdiĝas leterkesta programero. I.a. notu la nomon de Paulo Sergio Viana kaj en YouTube trovu liajn interesajn librorecenzojn.
Komenca aktualaĵo kaj la kulturkronika informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la koncernaj rubrikoj de nia paĝo.  En la rubriko „Antaŭ la mikrofono” aŭdiĝas aparte interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto.