Problemojn kun la aŭdokapablo havas ĉirkaŭ 90 procentoj de personoj post la 80-a vivojaro. Kiel pruvis doktoro Claude Alain tiun procezon akompanas interesa fenomeno. En la periodo de aŭdokapabla lezo sferojn de alifarado kaj interpretado de sonoj transprenas aliaj cerbosferoj. Informis pri tio la periodaĵo „Nature Communications”. Sciencistoj analizis la cerboaktivecon de 16 junaĝaj plenkreskuloj kaj de 16 grizaĝuloj kaj ilian kapablon rekoni silabojn en kondiĉoj de ŝanĝiĝanta fone perturbonivelo. Oni sukcesis identigi apartan cerbosferon dank’ al kiu grizaĝuloj kapablas distingi parolon disde la fona bruo. Temas pri la troviĝanta en >lobus frontalis< centro, kiu normale respondecas pro realigo kaj ne interpreto de la parolo. Tiu malkovro povos revoluciigi la kuracadon de personoj perdantaj la aŭdokapablon kaj plibonigi la funkciadon de aŭdoaparatoj. La ĉefa problemo de personoj lezitaj aŭdokapable ne estas tiom nesufiĉa laŭteco, kiom kunfandiĝo de esencaj informoj kun la fona bruo. Sciante pri kompensa kapablo de la cerbo specialistoj povas krei trejnprogramon, kiu ebligos al pacientoj kompreni la parolon, altigante ilian kapablon komuniki kun aliaj homoj, sekve de kio ankaŭ ilian vivkvaliton. Doktoro Claude Alain el Rotman Research Institute ĉe Baycrest Health Sciences gvidas jam esplorojn pri tia programo.
El la elsendo 16.08.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 1’47”