Maljuniĝado dependas ne sole de la sanstato, sed ankaŭ de la mensostato. Laŭ irlandaj specialistoj, personoj, kiuj ne timas la tempopason kaj pozitive rilatas al sia maljuna aĝo havas pli bonan sanon kaj estas pli lertaj. Pesimismo kaj malbona farto povas rekte akceli la maljuniĝadon kaj neplenlertecon. Irish Longitudinal Study on Ageing (TILDA) per ekzamenadoj ĉirkaŭprenis 4135 senjorojn. Oni observis ilin dum du jaroj, kio sufiĉis rimarki la ŝanĝon de ilia stato depende de la rilato al la vivo kaj la maljuniĝado. Tiuj, kiuj malbone toleris la tempopason estis malpli lertaj fizike kaj malkreskis ilia mensolerteco. Senjoroj optimistaj, malgraŭ sia malpli bona sanstato ĝuis pli grandan mensolertecon. Laŭ doktoro Robertson ĉio influas tion, kiel ni maljuniĝas. Niaj pensoj, paroloj kaj eĉ la maniero, en kiu oni skribas pri la maljuniĝado. Similajn konkludojn tiris sciencistoj el University College London, kiuj siajn esplorojn pri la temo publikigis en 2014. Tiam ili sciigis, ke senjoroj pozitive rilatantaj al la maljuneco kaj manifestantaj pli grandan vivĝojon estas pli longe memstaraj kaj havas pli bonan sanstaton. Personoj malpli kontentaj pri sia vivo trioble pli ofte bezonis helpon dum ellitiĝado, sinvestado kaj lavado.
El la elsendo 30.08.2016. Legas Barbara kaj Tomek – 1’40”