Ludu

La 575-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 23.08.2016:

– La E-komunumo en la ĵusaj tagoj suferis gravan perdon. La 20-an de aŭgusto mortis konata movadano, esperantologo kaj interlingvisto, d-ro Detlev Blanke. Ni omaĝas lian memoron per mallonga noto kaj unu el pluraj interparoloj konserviĝintaj en nia arkvio. D-ro Blank multfoje estis gasto de la E-Redakcio de Pola Radio kaj plurfoje gastis antaŭ nia mikrofono. La interparolo rilatas i.a. al la aperinta en 2007 libro pri lingvopolitiko kaj lingvokulturo, kiel rezulto de samnoma konferenco en 2005 organizita de GIL, Societo pri Interlingvistiko kaj VFsS, Societo por antaŭenigo de lingvistikaj studoj;
– Komenca aktualaĵo koncernas la pasantan hodiaŭ 77-jariĝon de la pakto Ribbentrop-Mołotow, kiu estis sprona akto al eksplodigo fare de Hitler de la 2-a mondmilito; sekve ni informas pri unu el la ŝatoj de poloj – bona kafo kaj pri varsoviaj abeloj.
– Scienca temo referencas al eksperimentoj de ĉeĥaj sciencistoj, kiuj malkovris ĉe kapreoloj la internan kompasmekanismon.
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la retpaĝaj rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”.