Ludu

La 571-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 09.08.2016:

– Komence de la semajno venis informo pri neatendita morto de konata brita verkisto, ĵurnalisto i.a. redaktoro de Brita Esperantisto, direktoro de literatura sekcio de Akademio de Esperanto, Paul Gubbins. El nia arkivo ni memorigas historian interparolon surbendigitan dum la Jokohama UK (2007), en kiu ni interparolas pri liaj planoj ligitaj kun la ĵusa tiam membriĝo en la Akademio, graveco de parola lingvo en lia verkado kaj literaturaj temoj en lia samjara NASK-kurso;
– Komencaj aktualaĵoj rilatas al malkreskinta senlaboreco en Pollando, planoj de Vroclavo instrui postsomere la polan lingvon al eksterlandanoj kaj novaj flugkonektoj de la hungara Wizzair el Pollando;
– La sciencbultena temo koncernas esplorojn pri la percepto de la geomagneta kampo fare de homo;
– Muzike akompanas nin denove Mélanie Prin, kies plej nova kanto „Rigardo la Verda” de Gibert Drigon kaj Lorenzo Tomezzoli atingis nin dum la kongresaj tagoj en Nitro (https://youtu.be/TgQ7n2rR7us) .
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultena informo estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Ankaŭ la arkiva interparolo kun Paul Gubbins estas aŭskultebla aparte en la rubriko „Antaŭ la mikrofono”.