Ludu

La 562-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org el la 28.06.2016:

– Hodiaŭ ni denove proponas literaturan segmenton, ĉi-foje kun la 44-a fragmento de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof;
– Komencaj aktualaĵoj rilatas al la komenciĝanta pintrenkonto de la Eŭropa Unio post la brita referendumo kaj reagoj de polaj politikistoj je proponoj de Germanio kaj Francio; al la solenita lastlunde 75-jariĝo de la forbruligo fare de germanoj de Granda Sinagogo en Bjalistoko, kion oni taksas kiel inaŭguron de holokaŭsto; al la finiĝo de la lernojaro en Pollando en la kunteskto de rezigno pri la deviga lernejigado de 6-jaruloj.
– En la hodiaŭa Scienca Bulteno ni informas pri multaj premioj por inventaĵo de bjalistoka studento, pri honorofica titolo de la Silezia Universitato por prof-ino Maria Delaperrière;
– Aktualaĵoj kaj la sciencbultenaj informoj estas paralele legeblaj kaj aŭskulteblaj en la rubrikoj „Novaĵoj” kaj „Sciencaj informoj”. Vizitu ankaŭ nian fotogalerion!